La ekzistanta politika sistemo en mia propra lando Finnujo
ebligas ŝtataniniciatojn, sed en tiuj la povo de ŝtatanoj
restas eĉ pli ol al mezo, ĉar la politikistoj decidas
finfine plu tute pri faro de leĝoj kaj la voĉdonantoj ne eĉ
havas vetoorajton al decidoj.
En rekta demokratio estas kazo de popolvoĉadoj, kiuj devigas la decidfaristojn.
Difinita kvanto de ŝtatanoj povas fari iniciaton pri leĝo.
Ĝi povas ankaŭ koncerni abolon de iu leĝo farita de
parlamento.
Rekta demokratio estas parto de politika konsumantprotekto.
Plimulto de la voĉdonantoj povas per tio superpromeni la
leĝojn farantaj politikistoj. Al tasko de politikistoj
restus en sistemo kun rekta demokratio la faro de taga
politiko.
Oni estas aplikinta rektan demokration en praktiko en pluraj landoj ĉirkaŭ la
mondo, sed pli funde tio estas havinta signifikon en
Svisujo, en kiu tio estas estinta en uzo kaj ĉe nivelo de
federacio, de kantonoj kaj de municipoj. En Svisujo rekta
demokratio iĝis en uzon jam en jaro 1848, kaj ekde tio
Svisujo estas florinta per tio.
Rekta demokratio en si aldonas intereson kaj komprenon de homoj pri
politikaj aferoj. Kiam homoj estas permesataj decidi mem pri
aferoj, ili havas kialon informiĝi pri aferoj. Kiam homoj ne
havas ĉi tiun decidrajton, ili ne havas ĉi tiun kialon, aŭ
almenaŭ ne tre grandkvante.
Oni povas diri, ke kompare al politikistoj, ordinaraj ŝtatanoj estas
respondecaj decidfarantoj, per kio mi volas diri, ke la
responso estas ilia. La ŝtatanoj estas perfortataj pagi la
prezon de malbonaj decidoj kaj ili rikoltas la frukton de
bonaj decidoj. Ŝtatanoj havas pli grandan kialon fari
bonajn decidojn ol politikistoj, ĉar la responso estas ilia.
En Svisujo en referendumoj laŭ rekta demokratio oni havas
voĉadojn ĝenerale pri multaj temoj, tiukaze la svisoj ne devas iri
voĉi ĉiutempe.
Europa unio estas unuiĝo de popoloj aŭ landoj kaj ne
federacio formita de unu popolo. Tial mi dubas, ke ĉu rekta demokratio funkcias je vasto de
konfederacio/federacio. Mi ne kredas, ke demokratio povas
esti tre grandkvante transnacia.
La ekzercado de rekta demokratio kaj la internigo de tio
kiel rajto kaj modelo de politika influo povas nature daŭri
sian tempon, sed mi ne kredas, ke mia propra popolo finnoj
estus kiel praktikantoj de rekta demokratio pli stulta ol
la svisoj. Mi mem ne kredas je tio, ke en Finnujo estas
grandega kvanto de tia voĉanto"brutaro", kiu nur faras tion,
kion ekzercita parolanto promesas. Kvankam certe estas iom,
apenaŭ ni estus elnaĝintaj iam ĝis nun, se ni estus tre
simplaj virŝafoj je kondukŝnuro.
3.9.22
Rekta demokratio – kio tio estas?
Tilaa:
Blogitekstit (Atom)