Je nacionalismo estas kazo pri ideologio, kiu emfazas
rajtojn de etno por altigi sin al nacio kaj kultivi sian propran
kulturon kaj defendi sian avantaĝojn.
Ekzistas multaj tipoj da naciismo. Fennomanio, la
movo de nacia vekiĝo de mia propra popolo finnoj, estis
malgraŭ sia nomo liberala nacionalismo, kiu ne staris
kontraŭ aliaj etnoj. La nacionalismo de Adolf Hitler kaj
ria Nacisocialisma Germana Laborista Partio
estis kaj socialisma kaj ankaŭ patologia nacionalismo, kiu
pli kaj malpli disdegnis aliajn etnojn kaj rajtojn de ili.
Iom al sama direkto estas rigardinta svednacia ideologio freudenthalismo
aŭ svedmanio. En teorioj de sinjoro Freudenthal
lingvo, nacieco kaj raso estis unuigitajn. Sur fundo de ili ri asertis, ke homoj, kies gepatra
lingvo estas la sveda, estas rase superaj kompare al la
finna etno.
Unu dividanto inter la granda aro de nacionalismoj estas
tio, kiom oni atenti la komunan genetikan genotipon. Oni
nomas je etnonacionalismo ĝuste tian nacionalismon, kiu atentas
ĉi tion.
Estas kompreneble natura senti, ke homaj kun simila fenotipo
apartenas al sama etno. Eĉ plej firma oponanto apenaŭ
opinias, ke zuluos estus daŭre zuluoj, se "blanka"
sangoheredo estus inter ili multe forpreminta "nigran"
sangoheredon. Oni povus prezenti similan demandon ankaŭ
ekzemple pri oĝibvoj,
kvankam ĉi tiuj ja estas amerikaj indianoj.
Sed se homo, kiu estas veninta el ekstere, volas insiste iĝi
al parto de alia etno kaj se ri demonstracias ĉi tion per
sia rilato, per sia adopto de la lingvo kaj kulturo, rilatoj kaj valoroj, per sia
faroj, agado kaj konduto, mi opinias, ke oni devus doni iom
mizerikordon al tia homo. Kvankam estas malfacila imagi, ke homo iĝus
dum aĝo de unu plenaĝulo 100-elcente alia etno. Mi mem povus
imagi, ke 75 elcentojn ri povus tamen atingi.
En etno estas precipe kazo de sento. Same kiel en
opono de seksperforto kaj abortigo, estas ankaŭ en etno kazo
de la sama afero.
I PS. Etnaj finnoj estas malgraŭ fennomanio tamen opresinta dum sia historio sameojn, kaj parte pro ĉi tio granda parto de sameoj ne plu nun posedas samean lingvon.
II PS. Iu povas nun diri, ke homo iĝas samtempe finno, kiam ri ricevas ŝtatanecon de Finnujo, sed ĉi tio estas popolisma argumento. Nacieco kaj ŝtataneco estas nome diferencaj aferoj. Finnujo estas ricevinta sian nomon laŭ ĝia ĉefetno. Sed ŝtatanoj de Finnujo estas ĉiuj tiuj, kiuj havas la ŝtatanecon de Finnujo, kvankam ili ne estus etnaj finnoj.
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti