28.7.22

Konservativa marksismo kiel ideo

Mi povas figuri kaj difini mian propran politikan orientiĝon ekzemple en ĉi tiu maniero:

Kiel fundo de mia politika vidmaniero estas ia konservativa bazfluo.

Al ĉi tiu grundo oni fiksu sekvantajn aferojn:

Mi uzas nomon konservativa marksismo pri ĉi tia vidmaniero.

22.7.22

Pri nacionalismo kaj etnanacionalismo

Je nacionalismo estas kazo pri ideologio, kiu emfazas rajtojn de etno por altigi sin al nacio kaj kultivi sian propran kulturon kaj defendi sian avantaĝojn.

Ekzistas multaj tipoj da naciismo. Fennomanio, la movo de nacia vekiĝo de mia propra popolo finnoj, estis malgraŭ sia nomo liberala nacionalismo, kiu ne staris kontraŭ aliaj etnoj. La nacionalismo de Adolf Hitler kaj ria  Nacisocialisma Germana Laborista Partio estis kaj socialisma kaj ankaŭ patologia nacionalismo, kiu pli kaj malpli disdegnis aliajn etnojn kaj rajtojn de ili. Iom al sama direkto estas rigardinta svednacia ideologio freudenthalismosvedmanio. En teorioj de sinjoro Freudenthal lingvo, nacieco kaj raso estis unuigitajn. Sur fundo de ili ri asertis, ke homoj, kies gepatra lingvo estas la sveda, estas rase superaj kompare al la finna etno.

Unu dividanto inter la granda aro de nacionalismoj estas tio, kiom oni atenti la komunan genetikan genotipon. Oni nomas je etnonacionalismo ĝuste tian nacionalismon, kiu atentas ĉi tion.

Estas kompreneble natura senti, ke homaj kun simila fenotipo apartenas al sama etno. Eĉ plej firma oponanto apenaŭ opinias, ke zuluos estus daŭre zuluoj, se "blanka" sangoheredo estus inter ili multe forpreminta "nigran" sangoheredon. Oni povus prezenti similan demandon ankaŭ ekzemple pri oĝibvoj, kvankam ĉi tiuj ja estas amerikaj indianoj.

Sed se homo, kiu estas veninta el ekstere, volas insiste iĝi al parto de alia etno kaj se ri demonstracias ĉi tion per sia rilato, per sia adopto de la lingvo kaj kulturo, rilatoj kaj valoroj, per sia faroj, agado kaj konduto, mi opinias, ke oni devus doni iom mizerikordon al tia homo. Kvankam estas malfacila imagi, ke homo iĝus dum aĝo de unu plenaĝulo 100-elcente alia etno. Mi mem povus imagi, ke 75 elcentojn ri povus tamen atingi.

En etno estas precipe kazo de sento. Same kiel en opono de seksperforto kaj abortigo, estas ankaŭ en etno kazo de la sama afero.

Cetere estas kazo de unuiĝado, kaj tio, ke oni ne diferenciĝas de aliuloj en la popolo.

I PS. Etnaj finnoj estas malgraŭ fennomanio tamen opresinta dum sia historio sameojn, kaj parte pro ĉi tio granda parto de sameoj ne plu nun posedas samean lingvon.

II PS. Iu povas nun diri, ke homo iĝas samtempe finno, kiam ri ricevas ŝtatanecon de Finnujo, sed ĉi tio estas popolisma argumento. Nacieco kaj ŝtataneco estas nome diferencaj aferoj. Finnujo estas ricevinta sian nomon laŭ ĝia ĉefetno. Sed ŝtatanoj de Finnujo estas ĉiuj tiuj, kiuj havas la ŝtatanecon de Finnujo, kvankam ili ne estus etnaj finnoj.