Liberalismo estas ideologio, kiu subtenas liberecon,
individuon, sciencon kaj progreson. Ĝi neas tiajn potencajn
kaj moralajn sistemojn, kiuj baziĝas al naska origino, kaj
individua libereco estas esenca al ĝi.
Liberalismo subtenas tiajn pensojn kaj programojn kiel libereco de esprimo, libereco de amaskomunikiloj, libereco de
religio, komerca libereco kaj merkatekonomio, nacia
memdeterminrajto, demokratio, leĝa ŝtato, la rajto de
homoj por decidi pri sia propra vivo, scienco, sekulara
regno, kriminala laŭleĝa principo, egaleco de seksoj kaj
egaleco de ŝtatanoj antaŭ leĝo.
Liberalismo aprobas la penso pri ekzisto de diferencaj
sociaj avantaĝoj, sed laŭ la ideologio de liberalismo en
parlamento oni povas racie konsentigi inter diferencaj
avantaĝoj.
Origine liberalismo estis eksplicite ideologia de burĝaro.
Dum siaj fruaj tempoj liberalismo estis praktike socie
malresponda ideologia. Kaj en tre komenco tio prefereme
permesis liberecon nur al tre limigita parto el homoj. Oni
ja povas diri, ke en la komenco liberalismo ne estis
ideologia de libereco, sed motelo de libereco, en kiu oni
iniciatis ĝin.
La industriigo parte naskis liberalismon, kaj kiam la
laborista movado estis laŭgrade iĝanta potenca faktoro,
ankaŭ en liberalaj cirkloj oni komencis pli ofte aprobi
sociajn programojn por bonigi cirkonstancojn de laboristoj
kaj favuloj kaj povruloj.
Kvankam ja ekzistis ankaŭ frue movantaj reprezentantoj de
la nova socia liberalismo, kiel angla filosofo kaj ekonomo John
Stuart Mill (1806-1873).
Oni povas nomi originan liberalismon klasika liberalismo por
diferencigi tion el la pli demokrata socia liberalismo.
Kvankam ankaŭ iuj pli socie responda liberaluloj nomas
sin subtenantoj de la klasika liberalismo.
Post komenco de 1900-jarcento liberalaj partioj estis
forcitaj al serioza konkurenc-situacio kun socialisma
partioj kaj pli aŭ malpli sensukiĝis. Malgraŭe maldepende
el tio, ĉu homoj nomas sin hodiaŭ en Finnujo kaj okcidentaj
landoj liberaluloj, ĝenerale ili subtenas pli aŭ malpli
kernpensoj de liberalismo. Liberalismo estas traveturinta
sin.
Ĉirkaŭ la ŝanĝo inter jarcentoj 1800 kaj 1900 germana
socia-demokrata teoriisto Eduard Bernstein (1850-1932) estis
en sia poste al fama iĜinta verko Die Voraussetzungen des
Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie (en
Esperanto: Premisoj de socialismo kaj taskoj de
sociademokratismo) strebinta malfiksi la ideologion de
marksista socialismo el utopioj kaj fiksi ĝin al tiel
nomita burĝa demokratio kaj liberecpensoj de liberalismo,
kaj ĉar ĉi tiu bernsteinismo estas dum tempo iom
formiĝinta al normo de socialismo en okcidentaj landoj, oni
povas hodiaŭ diri, ke la socia liberalismo kaj socialismo
ne plu necese estas unu kun alia en serioza konflikto.
Liberalismo estas hodiaŭ eĉ tiel favorata marko por meti
al si, ke nun aliuloj montras sin kiel liberaluloj, kvankam
ili subtenas tiajn aferojn, kiuj estas en konflikto kun tiu,
kiel serioza restrikto de libereco de esprimo, diskriminacio
kaj ekzemple forco de granda majoritato de ŝtatanoj studi
patran lingvon de mikroskope malgranda lingva malplimulto en
lernejo.
Ankaŭ tio konfuzas la aferon, ke en Usono oni estas detempe
de 1930-jardeko nominta progresemajn de tuta mondo al
liberaluloj maldepende el tio, ĉu iliaj pensoj estas forte
liberalaj. Ĉi tio originas el prezidanto Franklin Delano
Roosevelt, kiu estis espriminta en sia tempo, ke ri estas
liberalulo kaj kiun la granda publiko konas pri tio, ke ri
estis helpinta per sociaj programoj tiujn homojn, kiuj estis
en 1930-jardeko, kiam estis la granda recesio, sen sia
propra kialo en grandaj malfacilaj cirkonstancoj.
Mi opinias, ke en liberalismo estas nur du klaraj difektoj.
Unue tio, ke la ideologio estas tradicie kredinta al tio, ke
homo estas ekonomie antaŭkalkulanta racia vivulo. Kiam homo
ne estas tia, sed ri estas produktaĵo de biologia evolucio
kaj ria cerbo kaj menso estas ankaŭ produktitaj de ĝi.
Homo estas ankaŭ animalo, kaj ri ne estas esence bona aŭ
almenaŭ sane bona. Ja due tio, ke liberalismo strebas
atomigi la socion per trakti homojn nur kiel individuoj,
kiel insuloj, kiuj estas malfiksitaj unu el alia, kvankam
fakte homoj havas familiojn kaj ili apartenas al diferencaj
komunumoj. Ĉi tiuj ambaŭ trajtoj de liberalismo, mi
pensas, originas el tio, ke la ideologio origine estis
estinta ideologio de burĝaro.
...
PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti