17.6.22

Bernsteina socialdemokratismo – ne utopiismo

Eduard Bernstein (1850-1932) estis germana socialdemokratisma teoriisto kaj politikisto.

En Germanujo estis en fino de jarcento 1800 aktuala la diskuto pri tiel nomita revizio de marksismo. En la diskuto estis kazo pri tio, ĉu malpravis aû povis la establanto de socialdemokratismo Karl Marx (1818-1883) malpravi en iaj aferoj. Bernstein mem pensis tiel, ke Marx estis estinta kiel pli juna en siaj politikaj pensoj pli malmatura kaj ke kiel pli olda la viro estis iĝinta pli racia.

Plej menciinda kaj plej konita verko de Bernstein estas je jaro 1899 publikigita Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie ("Premisoj de socialismo kaj taskoj de socialdemokratismo"), kiu kompilis precipajn tezojn de reviziismo.

En sia libro ri prezentis, ke kontraŭ la doktrinoj de marksismo kapitalismo vere ne estis sur vojo al fina krizo, sed la krizoj estis malgrandiĝe. Ri prezentis, ke posedo ne estis koncentriĝe al malgranda kapitalista elito, sed kontraŭe ĝi estis malkoncentre al pli granda aro da homoj. Ri ankaŭ kritikis en sia verko la teorion de laborvaloro de Marx.

Aldone ri prezentis, ke estas maprudenta supozi, ke la ŝtato kaj komumumoj povus posedi ĉiujn entreprenojn. Ri proponis, ke konsumkooperativoj estus subteninda afero. Ili estus ĉiukaze laŭ komuna avantaĝo, kvankam ili estus privataj.

Bernstein kredis, ke cirkonstancoj de proletaro boniĝus laŭ tempo. La viro estis liberala socialisto, kiu kredis, ke socialismo devas konstrui sian lukton sur universalajn liberrajtojn de liberalismo. La tasko de socialismo estis plivastigo de area de libereco en socioj. Ĉi tio okazus inter la burĝa demokratio. Oni ne bezonus violentan revolucion. Bernstein kredis je morala trabatforto de socialismo. Ankaŭ en tio ri diferencis el la doktrinpatro Marx, kiu malestimis ĉiun moralismon.

Bernstein ankaŭ anoncis, ke ri opinias, ke la marksista dialektika estas priskriba teorio, sed oni ne povas uzi ĝin kiel bazo por socialaj prognozoj.

Aldone ri malfiksis socialdemokratismon el kredo je senŝtata ideala socio nomita komunismo, kiu venus post socialista interepoko kaj kiu gutus lakton kaj mielon.

Oni povas rigardi Bernstein'en kiel senvestiganto de marksismo el utopiismo.

La libro Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie havis grandan efekton al estonto. Post la unua mondmilito okazis la fina dividiĝo de marksismo al du: bernsteina socialdemokratismo, kaj marksismo-leninismo aŭ komunismo, kiu principe kredis je violenta revolucio.

Mi mem legis la libron [tradukita al la finna lingvo], kiam mi estis pli juna, kaj ekde tio mi estas admirinta raciecon de la prezento de Bernstein.

La prezidanto de Finnujo Mauno Koivisto (en ofico 1982–1994) iĝi konita en Finnujo pri tio, ke li malkaŝis sin bernsteina socialdemokratisto. Ri kutimis ripeti konitan sentencon de Bernstein:

La fina celo de socialismo, kio ĝi estas, signifas nenion. Movo estas ĉio.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti