29.6.22

Kio konservatismo signifas al mi

Mi ne estas entuziasminta je konservatismo kiel politika ideologio en si. Ĉar mi opinia, ke ĝi estas estinta misa tiel multe en tre multaj aferoj. Sed en mia mondrigardo estas tamen certa konservativa bazfluo, inter alio.

Mia homimago estas iom pesimisma. Mi ne rigardas homon en si anĝelo, se ne demono. Homo havas siajn socialajn instinktojn, el kiuj sekvas kaj bono kaj malbono. Kaj ofte oni faras malbonon en nomo de bono. Ne aŭtente malbona homo kredas, ke ri estas malbona.

Mi kredas, ke oni devas akcepti la ekziston de doloro. Kaj tion, ke vivo ĝenerale estas sufiĉe multe maljusta.

Mi ankaŭ kredas, ke estas racia rilati al novaĵoj adekvate kritikeme antaŭ oni konstatas ilin bonaj.

Mi ne rigardas malbona ankaŭ tion, ke konservatismo agnoskas, ke individuo apartenas al familio kaj diferencaj komunumoj. Kaj tion, ke konservatismo agnoskas, ke individuo apartenas al ĉeno de generacioj.

...Do, mi ne subtenas la ideologio de konservatismo, sed mi estas parte kulture konservativo.

...

PS. Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

17.6.22

Bernsteina socialdemokratismo – ne utopiismo

Eduard Bernstein (1850-1932) estis germana socialdemokratisma teoriisto kaj politikisto.

En Germanujo estis en fino de jarcento 1800 aktuala la diskuto pri tiel nomita revizio de marksismo. En la diskuto estis kazo pri tio, ĉu malpravis aû povis la establanto de socialdemokratismo Karl Marx (1818-1883) malpravi en iaj aferoj. Bernstein mem pensis tiel, ke Marx estis estinta kiel pli juna en siaj politikaj pensoj pli malmatura kaj ke kiel pli olda la viro estis iĝinta pli racia.

Plej menciinda kaj plej konita verko de Bernstein estas je jaro 1899 publikigita Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie ("Premisoj de socialismo kaj taskoj de socialdemokratismo"), kiu kompilis precipajn tezojn de reviziismo.

En sia libro ri prezentis, ke kontraŭ la doktrinoj de marksismo kapitalismo vere ne estis sur vojo al fina krizo, sed la krizoj estis malgrandiĝe. Ri prezentis, ke posedo ne estis koncentriĝe al malgranda kapitalista elito, sed kontraŭe ĝi estis malkoncentre al pli granda aro da homoj. Ri ankaŭ kritikis en sia verko la teorion de laborvaloro de Marx.

Aldone ri prezentis, ke estas maprudenta supozi, ke la ŝtato kaj komumumoj povus posedi ĉiujn entreprenojn. Ri proponis, ke konsumkooperativoj estus subteninda afero. Ili estus ĉiukaze laŭ komuna avantaĝo, kvankam ili estus privataj.

Bernstein kredis, ke cirkonstancoj de proletaro boniĝus laŭ tempo. La viro estis liberala socialisto, kiu kredis, ke socialismo devas konstrui sian lukton sur universalajn liberrajtojn de liberalismo. La tasko de socialismo estis plivastigo de area de libereco en socioj. Ĉi tio okazus inter la burĝa demokratio. Oni ne bezonus violentan revolucion. Bernstein kredis je morala trabatforto de socialismo. Ankaŭ en tio ri diferencis el la doktrinpatro Marx, kiu malestimis ĉiun moralismon.

Bernstein ankaŭ anoncis, ke ri opinias, ke la marksista dialektika estas priskriba teorio, sed oni ne povas uzi ĝin kiel bazo por socialaj prognozoj.

Aldone ri malfiksis socialdemokratismon el kredo je senŝtata ideala socio nomita komunismo, kiu venus post socialista interepoko kaj kiu gutus lakton kaj mielon.

Oni povas rigardi Bernstein'en kiel senvestiganto de marksismo el utopiismo.

La libro Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie havis grandan efekton al estonto. Post la unua mondmilito okazis la fina dividiĝo de marksismo al du: bernsteina socialdemokratismo, kaj marksismo-leninismo aŭ komunismo, kiu principe kredis je violenta revolucio.

Mi mem legis la libron [tradukita al la finna lingvo], kiam mi estis pli juna, kaj ekde tio mi estas admirinta raciecon de la prezento de Bernstein.

La prezidanto de Finnujo Mauno Koivisto (en ofico 1982–1994) iĝi konita en Finnujo pri tio, ke li malkaŝis sin bernsteina socialdemokratisto. Ri kutimis ripeti konitan sentencon de Bernstein:

La fina celo de socialismo, kio ĝi estas, signifas nenion. Movo estas ĉio.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

9.6.22

Liberalismo estas ideologio, kiu subtenas liberecon kaj individuon

Liberalismo estas ideologio, kiu subtenas liberecon, individuon, sciencon kaj progreson. Ĝi neas tiajn potencajn kaj moralajn sistemojn, kiuj baziĝas al naska origino, kaj individua libereco estas esenca al ĝi.

Liberalismo subtenas tiajn pensojn kaj programojn kiel libereco de esprimo, libereco de amaskomunikiloj, libereco de religio, komerca libereco kaj merkatekonomio, nacia memdeterminrajto, demokratio, leĝa ŝtato, la rajto de homoj por decidi pri sia propra vivo, scienco, sekulara regno, kriminala laŭleĝa principo, egaleco de seksoj kaj egaleco de ŝtatanoj antaŭ leĝo.

Liberalismo aprobas la penso pri ekzisto de diferencaj sociaj avantaĝoj, sed laŭ la ideologio de liberalismo en parlamento oni povas racie konsentigi inter diferencaj avantaĝoj.

Origine liberalismo estis eksplicite ideologia de burĝaro. Dum siaj fruaj tempoj liberalismo estis praktike socie malresponda ideologia. Kaj en tre komenco tio prefereme permesis liberecon nur al tre limigita parto el homoj. Oni ja povas diri, ke en la komenco liberalismo ne estis ideologia de libereco, sed motelo de libereco, en kiu oni iniciatis ĝin.

La industriigo parte naskis liberalismon, kaj kiam la laborista movado estis laŭgrade iĝanta potenca faktoro, ankaŭ en liberalaj cirkloj oni komencis pli ofte aprobi sociajn programojn por bonigi cirkonstancojn de laboristoj kaj favuloj kaj povruloj.

Kvankam ja ekzistis ankaŭ frue movantaj reprezentantoj de la nova socia liberalismo, kiel angla filosofo kaj ekonomo John Stuart Mill (1806-1873).

Oni povas nomi originan liberalismon klasika liberalismo por diferencigi tion el la pli demokrata socia liberalismo. Kvankam ankaŭ iuj pli socie  responda liberaluloj nomas sin subtenantoj de la klasika liberalismo.

Post komenco de 1900-jarcento liberalaj partioj estis forcitaj al serioza konkurenc-situacio kun socialisma partioj kaj pli aŭ malpli sensukiĝis. Malgraŭe maldepende el tio, ĉu homoj nomas sin hodiaŭ en Finnujo kaj okcidentaj landoj liberaluloj, ĝenerale ili subtenas pli aŭ malpli kernpensoj de liberalismo. Liberalismo estas traveturinta sin.

Ĉirkaŭ la ŝanĝo inter jarcentoj 1800 kaj 1900 germana socia-demokrata teoriisto Eduard Bernstein (1850-1932) estis en sia poste al fama iĜinta verko Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie (en Esperanto: Premisoj de socialismo kaj taskoj de sociademokratismo) strebinta malfiksi la ideologion de marksista socialismo el utopioj kaj fiksi ĝin al tiel nomita burĝa demokratio kaj liberecpensoj de liberalismo, kaj ĉar ĉi tiu bernsteinismo estas dum tempo iom formiĝinta al normo de socialismo en okcidentaj landoj, oni povas hodiaŭ diri, ke la socia liberalismo kaj socialismo ne plu necese estas unu kun alia en serioza konflikto.

Liberalismo estas hodiaŭ eĉ tiel favorata marko por meti al si, ke nun aliuloj montras sin kiel liberaluloj, kvankam ili subtenas tiajn aferojn, kiuj estas en konflikto kun tiu, kiel serioza restrikto de libereco de esprimo, diskriminacio kaj ekzemple forco de granda majoritato de ŝtatanoj studi patran lingvon de mikroskope malgranda lingva malplimulto en lernejo.

Ankaŭ tio konfuzas la aferon, ke en Usono oni estas detempe de 1930-jardeko nominta progresemajn de tuta mondo al liberaluloj maldepende el tio, ĉu iliaj pensoj estas forte liberalaj. Ĉi tio originas el prezidanto Franklin Delano Roosevelt, kiu estis espriminta en sia tempo, ke ri estas liberalulo kaj kiun la granda publiko konas pri tio, ke ri estis helpinta per sociaj programoj tiujn homojn, kiuj estis en 1930-jardeko, kiam estis la granda recesio, sen sia propra kialo en grandaj malfacilaj cirkonstancoj.

Mi opinias, ke en liberalismo estas nur du klaraj difektoj. Unue tio, ke la ideologio estas tradicie kredinta al tio, ke homo estas ekonomie antaŭkalkulanta racia vivulo. Kiam homo ne estas tia, sed ri estas produktaĵo de biologia evolucio kaj ria cerbo kaj menso estas ankaŭ produktitaj de ĝi. Homo estas ankaŭ animalo, kaj ri ne estas esence bona aŭ almenaŭ sane bona. Ja due tio, ke liberalismo strebas atomigi la socion per trakti homojn nur kiel individuoj, kiel insuloj, kiuj estas malfiksitaj unu el alia, kvankam fakte homoj havas familiojn kaj ili apartenas al diferencaj komunumoj. Ĉi tiuj ambaŭ trajtoj de liberalismo, mi pensas, originas el tio, ke la ideologio origine estis estinta ideologio de burĝaro.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

1.6.22

La somero estis infera

Somero de jaro 2018 estis tiel varmega kiel en infero. Somero de Finnujo estas konita pri ĝia varieco. Iufoje estas frida, je alia fojoj estas pli varma. Kelkafoje pluvas pli, je aliaj fojoj malpli aŭ tute ne.

En la finna lingvo tia temperaturo, kiu estas minimume 25 gradoj de Celsius, oni nomas helle. En tiu somero estis helle de helleoj.

Je 16a de junio de 2018 Donald Trump, la prezidanto de Usono, kaj Vladimir Putin, la prezidanto kaj diktatoro de Rusujo, renkontis unu la alian en Helsinki, la ĉefurbo de Finnujo. Ili partoprenis al sperto de la finna somero. Tiel faris ankaŭ multon da eksterlandaj ĵurnalistoj.

Kelkaj uloj povis tiam miri, ke vere, ĉu la finna somero estas ĉiam kiel tio. Mi diras, ke ĝi ne estas tia.

Tiam mi suferis multe. Ĉiam denove.

Ankaŭ la finna naturo suferis.

...Ekzistis multaj tagoj kiel ĉi tiu.

...Tio estis infero.