3.9.22

Rekta demokratio – kio tio estas?

La ekzistanta politika sistemo en mia propra lando Finnujo ebligas ŝtataniniciatojn, sed en tiuj la povo de ŝtatanoj restas eĉ pli ol al mezo, ĉar la politikistoj decidas finfine plu tute pri faro de leĝoj kaj la voĉdonantoj ne eĉ havas vetoorajton al decidoj.

En rekta demokratio estas kazo de popolvoĉadoj, kiuj devigas la decidfaristojn. Difinita kvanto de ŝtatanoj povas fari iniciaton pri leĝo. Ĝi povas ankaŭ koncerni abolon de iu leĝo farita de parlamento.

Rekta demokratio estas parto de politika konsumantprotekto. Plimulto de la voĉdonantoj povas per tio superpromeni la leĝojn farantaj politikistoj. Al tasko de politikistoj restus en sistemo kun rekta demokratio la faro de taga politiko.

Oni estas aplikinta rektan demokration en praktiko en pluraj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed pli funde tio estas havinta signifikon en Svisujo, en kiu tio estas estinta en uzo kaj ĉe nivelo de federacio, de kantonoj kaj de municipoj. En Svisujo rekta demokratio iĝis en uzon jam en jaro 1848, kaj ekde tio Svisujo estas florinta per tio.

Rekta demokratio en si aldonas intereson kaj komprenon de homoj pri politikaj aferoj. Kiam homoj estas permesataj decidi mem pri aferoj, ili havas kialon informiĝi pri aferoj. Kiam homoj ne havas ĉi tiun decidrajton, ili ne havas ĉi tiun kialon, aŭ almenaŭ ne tre grandkvante.

Oni povas diri, ke kompare al politikistoj, ordinaraj ŝtatanoj estas respondecaj decidfarantoj, per kio mi volas diri, ke la responso estas ilia. La ŝtatanoj estas perfortataj pagi la prezon de malbonaj decidoj kaj ili rikoltas la frukton de bonaj decidoj. Ŝtatanoj havas pli grandan kialon fari bonajn decidojn ol politikistoj, ĉar la responso estas ilia.

En Svisujo en referendumoj laŭ rekta demokratio oni havas voĉadojn ĝenerale pri multaj temoj, tiukaze la svisoj ne devas iri voĉi ĉiutempe.

Europa unio estas unuiĝo de popoloj aŭ landoj kaj ne federacio formita de unu popolo. Tial mi dubas, ke ĉu rekta demokratio funkcias je vasto de konfederacio/federacio. Mi ne kredas, ke demokratio povas esti tre grandkvante transnacia.

La ekzercado de rekta demokratio kaj la internigo de tio kiel rajto kaj modelo de politika influo povas nature daŭri sian tempon, sed mi ne kredas, ke mia propra popolo finnoj estus kiel praktikantoj de rekta demokratio pli stulta ol la svisoj. Mi mem ne kredas je tio, ke en Finnujo estas grandega kvanto de tia voĉanto"brutaro", kiu nur faras tion, kion ekzercita parolanto promesas. Kvankam certe estas iom, apenaŭ ni estus elnaĝintaj iam ĝis nun, se ni estus tre simplaj virŝafoj je kondukŝnuro.

28.7.22

Konservativa marksismo kiel ideo

Mi povas figuri kaj difini mian propran politikan orientiĝon ekzemple en ĉi tiu maniero:

Kiel fundo de mia politika vidmaniero estas ia konservativa bazfluo.

Al ĉi tiu grundo oni fiksu sekvantajn aferojn:

Mi uzas nomon konservativa marksismo pri ĉi tia vidmaniero.

22.7.22

Pri nacionalismo kaj etnanacionalismo

Je nacionalismo estas kazo pri ideologio, kiu emfazas rajtojn de etno por altigi sin al nacio kaj kultivi sian propran kulturon kaj defendi sian avantaĝojn.

Ekzistas multaj tipoj da naciismo. Fennomanio, la movo de nacia vekiĝo de mia propra popolo finnoj, estis malgraŭ sia nomo liberala nacionalismo, kiu ne staris kontraŭ aliaj etnoj. La nacionalismo de Adolf Hitler kaj ria  Nacisocialisma Germana Laborista Partio estis kaj socialisma kaj ankaŭ patologia nacionalismo, kiu pli kaj malpli disdegnis aliajn etnojn kaj rajtojn de ili. Iom al sama direkto estas rigardinta svednacia ideologio freudenthalismosvedmanio. En teorioj de sinjoro Freudenthal lingvo, nacieco kaj raso estis unuigitajn. Sur fundo de ili ri asertis, ke homoj, kies gepatra lingvo estas la sveda, estas rase superaj kompare al la finna etno.

Unu dividanto inter la granda aro de nacionalismoj estas tio, kiom oni atenti la komunan genetikan genotipon. Oni nomas je etnonacionalismo ĝuste tian nacionalismon, kiu atentas ĉi tion.

Estas kompreneble natura senti, ke homaj kun simila fenotipo apartenas al sama etno. Eĉ plej firma oponanto apenaŭ opinias, ke zuluos estus daŭre zuluoj, se "blanka" sangoheredo estus inter ili multe forpreminta "nigran" sangoheredon. Oni povus prezenti similan demandon ankaŭ ekzemple pri oĝibvoj, kvankam ĉi tiuj ja estas amerikaj indianoj.

Sed se homo, kiu estas veninta el ekstere, volas insiste iĝi al parto de alia etno kaj se ri demonstracias ĉi tion per sia rilato, per sia adopto de la lingvo kaj kulturo, rilatoj kaj valoroj, per sia faroj, agado kaj konduto, mi opinias, ke oni devus doni iom mizerikordon al tia homo. Kvankam estas malfacila imagi, ke homo iĝus dum aĝo de unu plenaĝulo 100-elcente alia etno. Mi mem povus imagi, ke 75 elcentojn ri povus tamen atingi.

En etno estas precipe kazo de sento. Same kiel en opono de seksperforto kaj abortigo, estas ankaŭ en etno kazo de la sama afero.

Cetere estas kazo de unuiĝado, kaj tio, ke oni ne diferenciĝas de aliuloj en la popolo.

I PS. Etnaj finnoj estas malgraŭ fennomanio tamen opresinta dum sia historio sameojn, kaj parte pro ĉi tio granda parto de sameoj ne plu nun posedas samean lingvon.

II PS. Iu povas nun diri, ke homo iĝas samtempe finno, kiam ri ricevas ŝtatanecon de Finnujo, sed ĉi tio estas popolisma argumento. Nacieco kaj ŝtataneco estas nome diferencaj aferoj. Finnujo estas ricevinta sian nomon laŭ ĝia ĉefetno. Sed ŝtatanoj de Finnujo estas ĉiuj tiuj, kiuj havas la ŝtatanecon de Finnujo, kvankam ili ne estus etnaj finnoj.

29.6.22

Kio konservatismo signifas al mi

Mi ne estas entuziasminta je konservatismo kiel politika ideologio en si. Ĉar mi opinia, ke ĝi estas estinta misa tiel multe en tre multaj aferoj. Sed en mia mondrigardo estas tamen certa konservativa bazfluo, inter alio.

Mia homimago estas iom pesimisma. Mi ne rigardas homon en si anĝelo, se ne demono. Homo havas siajn socialajn instinktojn, el kiuj sekvas kaj bono kaj malbono. Kaj ofte oni faras malbonon en nomo de bono. Ne aŭtente malbona homo kredas, ke ri estas malbona.

Mi kredas, ke oni devas akcepti la ekziston de doloro. Kaj tion, ke vivo ĝenerale estas sufiĉe multe maljusta.

Mi ankaŭ kredas, ke estas racia rilati al novaĵoj adekvate kritikeme antaŭ oni konstatas ilin bonaj.

Mi ne rigardas malbona ankaŭ tion, ke konservatismo agnoskas, ke individuo apartenas al familio kaj diferencaj komunumoj. Kaj tion, ke konservatismo agnoskas, ke individuo apartenas al ĉeno de generacioj.

...Do, mi ne subtenas la ideologio de konservatismo, sed mi estas parte kulture konservativo.

...

PS. Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

17.6.22

Bernsteina socialdemokratismo – ne utopiismo

Eduard Bernstein (1850-1932) estis germana socialdemokratisma teoriisto kaj politikisto.

En Germanujo estis en fino de jarcento 1800 aktuala la diskuto pri tiel nomita revizio de marksismo. En la diskuto estis kazo pri tio, ĉu malpravis aû povis la establanto de socialdemokratismo Karl Marx (1818-1883) malpravi en iaj aferoj. Bernstein mem pensis tiel, ke Marx estis estinta kiel pli juna en siaj politikaj pensoj pli malmatura kaj ke kiel pli olda la viro estis iĝinta pli racia.

Plej menciinda kaj plej konita verko de Bernstein estas je jaro 1899 publikigita Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie ("Premisoj de socialismo kaj taskoj de socialdemokratismo"), kiu kompilis precipajn tezojn de reviziismo.

En sia libro ri prezentis, ke kontraŭ la doktrinoj de marksismo kapitalismo vere ne estis sur vojo al fina krizo, sed la krizoj estis malgrandiĝe. Ri prezentis, ke posedo ne estis koncentriĝe al malgranda kapitalista elito, sed kontraŭe ĝi estis malkoncentre al pli granda aro da homoj. Ri ankaŭ kritikis en sia verko la teorion de laborvaloro de Marx.

Aldone ri prezentis, ke estas maprudenta supozi, ke la ŝtato kaj komumumoj povus posedi ĉiujn entreprenojn. Ri proponis, ke konsumkooperativoj estus subteninda afero. Ili estus ĉiukaze laŭ komuna avantaĝo, kvankam ili estus privataj.

Bernstein kredis, ke cirkonstancoj de proletaro boniĝus laŭ tempo. La viro estis liberala socialisto, kiu kredis, ke socialismo devas konstrui sian lukton sur universalajn liberrajtojn de liberalismo. La tasko de socialismo estis plivastigo de area de libereco en socioj. Ĉi tio okazus inter la burĝa demokratio. Oni ne bezonus violentan revolucion. Bernstein kredis je morala trabatforto de socialismo. Ankaŭ en tio ri diferencis el la doktrinpatro Marx, kiu malestimis ĉiun moralismon.

Bernstein ankaŭ anoncis, ke ri opinias, ke la marksista dialektika estas priskriba teorio, sed oni ne povas uzi ĝin kiel bazo por socialaj prognozoj.

Aldone ri malfiksis socialdemokratismon el kredo je senŝtata ideala socio nomita komunismo, kiu venus post socialista interepoko kaj kiu gutus lakton kaj mielon.

Oni povas rigardi Bernstein'en kiel senvestiganto de marksismo el utopiismo.

La libro Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie havis grandan efekton al estonto. Post la unua mondmilito okazis la fina dividiĝo de marksismo al du: bernsteina socialdemokratismo, kaj marksismo-leninismo aŭ komunismo, kiu principe kredis je violenta revolucio.

Mi mem legis la libron [tradukita al la finna lingvo], kiam mi estis pli juna, kaj ekde tio mi estas admirinta raciecon de la prezento de Bernstein.

La prezidanto de Finnujo Mauno Koivisto (en ofico 1982–1994) iĝi konita en Finnujo pri tio, ke li malkaŝis sin bernsteina socialdemokratisto. Ri kutimis ripeti konitan sentencon de Bernstein:

La fina celo de socialismo, kio ĝi estas, signifas nenion. Movo estas ĉio.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

9.6.22

Liberalismo estas ideologio, kiu subtenas liberecon kaj individuon

Liberalismo estas ideologio, kiu subtenas liberecon, individuon, sciencon kaj progreson. Ĝi neas tiajn potencajn kaj moralajn sistemojn, kiuj baziĝas al naska origino, kaj individua libereco estas esenca al ĝi.

Liberalismo subtenas tiajn pensojn kaj programojn kiel libereco de esprimo, libereco de amaskomunikiloj, libereco de religio, komerca libereco kaj merkatekonomio, nacia memdeterminrajto, demokratio, leĝa ŝtato, la rajto de homoj por decidi pri sia propra vivo, scienco, sekulara regno, kriminala laŭleĝa principo, egaleco de seksoj kaj egaleco de ŝtatanoj antaŭ leĝo.

Liberalismo aprobas la penso pri ekzisto de diferencaj sociaj avantaĝoj, sed laŭ la ideologio de liberalismo en parlamento oni povas racie konsentigi inter diferencaj avantaĝoj.

Origine liberalismo estis eksplicite ideologia de burĝaro. Dum siaj fruaj tempoj liberalismo estis praktike socie malresponda ideologia. Kaj en tre komenco tio prefereme permesis liberecon nur al tre limigita parto el homoj. Oni ja povas diri, ke en la komenco liberalismo ne estis ideologia de libereco, sed motelo de libereco, en kiu oni iniciatis ĝin.

La industriigo parte naskis liberalismon, kaj kiam la laborista movado estis laŭgrade iĝanta potenca faktoro, ankaŭ en liberalaj cirkloj oni komencis pli ofte aprobi sociajn programojn por bonigi cirkonstancojn de laboristoj kaj favuloj kaj povruloj.

Kvankam ja ekzistis ankaŭ frue movantaj reprezentantoj de la nova socia liberalismo, kiel angla filosofo kaj ekonomo John Stuart Mill (1806-1873).

Oni povas nomi originan liberalismon klasika liberalismo por diferencigi tion el la pli demokrata socia liberalismo. Kvankam ankaŭ iuj pli socie  responda liberaluloj nomas sin subtenantoj de la klasika liberalismo.

Post komenco de 1900-jarcento liberalaj partioj estis forcitaj al serioza konkurenc-situacio kun socialisma partioj kaj pli aŭ malpli sensukiĝis. Malgraŭe maldepende el tio, ĉu homoj nomas sin hodiaŭ en Finnujo kaj okcidentaj landoj liberaluloj, ĝenerale ili subtenas pli aŭ malpli kernpensoj de liberalismo. Liberalismo estas traveturinta sin.

Ĉirkaŭ la ŝanĝo inter jarcentoj 1800 kaj 1900 germana socia-demokrata teoriisto Eduard Bernstein (1850-1932) estis en sia poste al fama iĜinta verko Die Voraussetzungen des Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie (en Esperanto: Premisoj de socialismo kaj taskoj de sociademokratismo) strebinta malfiksi la ideologion de marksista socialismo el utopioj kaj fiksi ĝin al tiel nomita burĝa demokratio kaj liberecpensoj de liberalismo, kaj ĉar ĉi tiu bernsteinismo estas dum tempo iom formiĝinta al normo de socialismo en okcidentaj landoj, oni povas hodiaŭ diri, ke la socia liberalismo kaj socialismo ne plu necese estas unu kun alia en serioza konflikto.

Liberalismo estas hodiaŭ eĉ tiel favorata marko por meti al si, ke nun aliuloj montras sin kiel liberaluloj, kvankam ili subtenas tiajn aferojn, kiuj estas en konflikto kun tiu, kiel serioza restrikto de libereco de esprimo, diskriminacio kaj ekzemple forco de granda majoritato de ŝtatanoj studi patran lingvon de mikroskope malgranda lingva malplimulto en lernejo.

Ankaŭ tio konfuzas la aferon, ke en Usono oni estas detempe de 1930-jardeko nominta progresemajn de tuta mondo al liberaluloj maldepende el tio, ĉu iliaj pensoj estas forte liberalaj. Ĉi tio originas el prezidanto Franklin Delano Roosevelt, kiu estis espriminta en sia tempo, ke ri estas liberalulo kaj kiun la granda publiko konas pri tio, ke ri estis helpinta per sociaj programoj tiujn homojn, kiuj estis en 1930-jardeko, kiam estis la granda recesio, sen sia propra kialo en grandaj malfacilaj cirkonstancoj.

Mi opinias, ke en liberalismo estas nur du klaraj difektoj. Unue tio, ke la ideologio estas tradicie kredinta al tio, ke homo estas ekonomie antaŭkalkulanta racia vivulo. Kiam homo ne estas tia, sed ri estas produktaĵo de biologia evolucio kaj ria cerbo kaj menso estas ankaŭ produktitaj de ĝi. Homo estas ankaŭ animalo, kaj ri ne estas esence bona aŭ almenaŭ sane bona. Ja due tio, ke liberalismo strebas atomigi la socion per trakti homojn nur kiel individuoj, kiel insuloj, kiuj estas malfiksitaj unu el alia, kvankam fakte homoj havas familiojn kaj ili apartenas al diferencaj komunumoj. Ĉi tiuj ambaŭ trajtoj de liberalismo, mi pensas, originas el tio, ke la ideologio origine estis estinta ideologio de burĝaro.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

1.6.22

La somero estis infera

Somero de jaro 2018 estis tiel varmega kiel en infero. Somero de Finnujo estas konita pri ĝia varieco. Iufoje estas frida, je alia fojoj estas pli varma. Kelkafoje pluvas pli, je aliaj fojoj malpli aŭ tute ne.

En la finna lingvo tia temperaturo, kiu estas minimume 25 gradoj de Celsius, oni nomas helle. En tiu somero estis helle de helleoj.

Je 16a de junio de 2018 Donald Trump, la prezidanto de Usono, kaj Vladimir Putin, la prezidanto kaj diktatoro de Rusujo, renkontis unu la alian en Helsinki, la ĉefurbo de Finnujo. Ili partoprenis al sperto de la finna somero. Tiel faris ankaŭ multon da eksterlandaj ĵurnalistoj.

Kelkaj uloj povis tiam miri, ke vere, ĉu la finna somero estas ĉiam kiel tio. Mi diras, ke ĝi ne estas tia.

Tiam mi suferis multe. Ĉiam denove.

Ankaŭ la finna naturo suferis.

...Ekzistis multaj tagoj kiel ĉi tiu.

...Tio estis infero.

25.5.22

Kio estas konservatismo

Konservatismo estas politika ideologio. Ĝi estimas religion kaj tradiciojn kaj precipe tiajn aŭtoritatulojn, kiuj konvenas al si. Konservatismo rilatas kritike al penso pri homo kiel esence bona estulo.

Al nomo de la ideologio apartenas ĝi, ke konservatismo strebas konservi ĉiun bonon. Konservatismo forlasas revolucion kaj subtenas gradajn raciajn ŝanĝojn interne la ekzistanta socio kaj sistemo. Oni povas prezenti ĉi tion per mala paro:

evolucio <> revolucio

Iam konservatistoj povas ankaŭ strebi restaŭri antauan sistemon.

Aliflanke konservatistoj povas prezenti, ke iam estas bona konsenti al reformoj, por ke oni povas savi bonon kiel eble plej multe en la socio. Oni povas ankaŭ rigardi konservativa tiun principon, laŭ kiu oni devas ĉiam strebi al tio, ke el politika decidoj ne sekvas senintence iun favan aŭ damaĝantan.

Laŭ konservatismo oni devas zorgi kompatindulojn. Aliflanke al difino de la ideologio ne apartenas tio, kiukvante taŭga kaj efika ĉi tiu zorgo devas esti.

Dum historia estas estinta multaj tipoj el konservatismo. Plej malbone ĝi estas ekstremkonservema ismo, kiu malpermesas liberecon de religio, presas kompatindulojn suben kaj regas per timo. Aliflanke konservatismo povas ankaŭ esti je harmonio kun demokrataj valoroj.

En politika diskuto estas kauzinta miskomprenon tio, ke detempe de 1930-jardeko oni estas nominta en Usono al liberalismo ĉiutipan relativan progresemismon aŭ maldekstrismon. En la lando oni prezentas "konservatismo" kaj "liberalismo" kiel maloj unu al alia, kio ili ne estas laŭ la origina difino.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

21.5.22

Mia tiel nomita ĉefrettaglibro estas nun dek jaroj olda

Mia rettaglibro, kiun mi ofte nomas al mia tiel nomita ĉefrettaglibro, ĝi estas Oi kurjulaiset kultamunat, estas atinginta nun maturan aĝon. Ĝi estas ekzistinta kaj aktiva nun dek jarojn.

Mi tintigas ĉi tie meme.

19.5.22

Pri libereco de esprimo

El libereco de esprimo sekvas tiu utilo, ke kiam la diskuto en socio estas sufiĉe multvoĉa, decidfaristoj obtenas tra tio pli vastan informon por bazo de sia decidfaro, kaj sama estas valida kun la voĉdonintoj. Aldone tio helpas homojn ĝenerale respeguli sian propran vidmanieron kontraŭ vidmanieroj de aliuloj kaj tiel helpas homojn argumenti siajn vidmanierojn kaj helpas ellabori pli bone argumentitajn vidmanierojn. Ankaŭ libereco de esprimo malfortigas eblecon de homoj imagi, ke iliaj aktuala opinio aŭ vidmaniero estas sur same firma bazo kiel ekzemple naturleĝoj estas.

Aldone ankaŭ tiaj pensoj, kiujn oni suspektas falsaj aŭ eraraj, devas esti permesitaj manifesti, ĉar cetere oni ne povas prijuĝi ilin aŭ ankaŭ konfirmi aŭ refuti.

Speciale tiaj opinioj bezonas la protekton de libereco de esprimo, kiujn la registaro, la administrantaro, influaj homaj aŭ la granda publiko abomenas.

Ankaŭ mi dirus, ke kontraŭantoj de libereco de esprimo, enhavante subtenantoj de "responsa libereco de esprimo", mi opinias, estas malagrablaj homoj, ĉar ili estas emaj por permesi liberecon de esprimo nur al tiuj siaj proksimuloj, kiuj samopinias kun ili. Tamen ne homo estas malerarema. Neniu estas dio kaj super aliuloj.

Mia patro estis flugmaŝinmekanikisto. Kiam mi estis juna, ri unufoje alportis hejmen aŭtentan sovetan propagandafiŝon – Sovet-Unio tiam ankoraŭ ekzistis – in kiu oni rakontis tre detale kiel bone la konstitucio de la lando garantias liberecojn kaj rajtojn de homoj. Mia patro neniel estis marksista-leninisto, sed tiufoje ri estis amuzita por voli montri al sia familio sovetan propagandon.

Ankaŭ en Soveta-Unio estis laŭ sia konstitucio libereco de esprimo. Sed ne tie oni havis permeson diri kion ajn. Si oni kritikis ekzemple la politikan estraron, oni povis ja esti forcita en prizonon. Aŭ preni responson, kiel oni eble povus hodiaŭ diri.

Aliuloj havas tre kreanta opinio pri tio, kio estas libereco de esprimo.

Libereco de esprimo tamen estas unu el okcidenta principvaloroj.

Kerno de libereco de esprimo estas en tio, ke al oni estas permesita esprimi infere idiotajn opiniojn, kvankam ili multe iritus aliajn homojn. La opinioj de kontraŭantoj de libereco de esprimo pri permesita parolo estas parenco al penso pri libereco de esprimo de Soveta-Unio, nazio-Germanujo kaj pastorpotenco de la tuta mundo.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

17.5.22

Zelenskii pri Ukrainujo je jaro 2019

Ni devus vivi en malsama lando – en Ukrainujo, sed en tia Ukrainujo, kiu estas libera el korupto, prenantoj de koruptmono kaj aliaj problemoj, en demokrata lando, en unueca lando, al kiu apartenas ankaŭ Krim kaj Donbass.

Volodomir Zelenskii, kiam ri fariĝis al kandidato en prezidantelektado de Ukrainujo je 2019

13.5.22

Kial malbono okazas al bonaj homoj?

Oni nomas je teodiceo tiun demandon en kristana kirko, ke kial bon Dio permesas, ke la ĉiu maljusteco, sufero kaj malbono okazas al homoj, ankaŭ al respekteblaj tiuj.

NCIS estas fikcia dramtelevidserio, kiu rakontas pri polic-unuo de mararmeo en Usono.

En la serio je 18a sezono je epizodo 9 okazis sekvanta diskuto inter la kriminalteknika reserĉisto Kasey Hines kaj mortkaŭza reserĉisto Jimmy Palmer:

– Post la ĉio spertita de vi... Kial vi finvenis al tiel severo? Kial tiel okazas al bonaj homoj kiel vi, kaj mi... kiam ni aliuloj kontinuigas kun nia vivoj sentriste.

– Ĉu vi pensas tiel?

– Mi pensas, mi vidas, mi sentas.

– Jen, bone. Ni pridiskutu pri la afero. tio, kiun mi estas lerninta per mia ĉiu sperto estas, ke ne ulo transvivas tra sia vivo tute sen tristo.

– Mi ne vere scias.

– Mi scias. Ni cerbumu pri "Du urboj".

– Mi "falis el ĉaroj".

– Charles Dickens ne skribis: "La tempoj estis da plej bonaj, kaj ĉio estis fenomenala". Vi ja scias... Sen la plej malbonaj tempoj ni ne havus poezion aŭ tristajn kantaĵojn. Nenion, kio igas aprezi plej bonajn tempojn. Steloj brilas nur en mallumeco. Neniu estas imuna al sufro. Neniu. Bona en ĉi tio estas tio, ke homaj kiel vi kaj mi eltenas tion.

– Ĉu estas tiel?

– Ni laboras por ke ni povas brili kiel brilaj.

– Nun mi scias, kiel vi sukcesis paroli la ulon for el fenestra ebenaĵo.

Aŭ kurte dirinta: la bona en vivo ŝajnas vere bona nur, se en tio estas ankaŭ malbona.

Almenaŭ mi opinias, ke en tio estas sufiĉe bona respondo al la teodiceo-problemo. La serio havas bonan manskribiston.

Restas nur tiu demando, ke kial aliuloj spertas pli maljustecon ol aliuloj. Kvankam tio ne bezonas esti problemo. Ĉi tiu observo povas impresi sensenca, sed oni estas perceptinta pri ili, kiuj estis postvivinta trans la genocido ekzekutita de nazioj, ke kvankam aliaj el ĉi tiuj perdis pro tio, kion ili estis transvivinta, sian kredo je Dio, aliuloj komencis kredi je Ri pro sia spertoj. La sencon de vivo oni povas almenaŭ je principo sperti en ferocaj kaj ankaŭ maleblaj cirkonstancoj.

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

10.5.22

Sep avantaĝoj de demokratio kompare al diktaturo

Estas en diktaturo demando pri absoluta monarkio, unupartiodiktaturo aŭ ekzemple militdiktaturo, demokratio havas kompare al ĝi sekvantaj sep avantaĝoj:

  • Oni povas ŝanĝi homojn en potenco sen sangverŝo
  • Homoj sentas, ke ili en la ŝtata kaj municipa proceso de decidfaro estas parto tra sia voĉdonrajto
  • Oni atentas la avantaĝojn de homoj pli bone tra demokratia proceso
  • Homoj povas malŝarĝi sian streson per partopreni al demokratia proceso
  • Potenco koruptas kaj absoluta potenco koruptas absolute, kaj pro tio estas bona, ke demokratio preventas kronikan koncentriĝon de potenco al unu persono aŭ unu partio aŭ bloko
  • En demokratio la masintelekto formata de balotantoj produktas pli inteligentan politikon ol kio estus ebla sen balotantoj
  • En demokratio la decidfaristos ricevas verecan informaĵon por bazo de sia decidfaro

...

PS. 28a de junio 2022: Kaj la sama teksto en la finna lingvo.

1.5.22

Servisto de la popolo

Ĉi tie estas la vortoj de temmuziko de ukraina televidoserio Servisto de la popolo (orig. Sluga narodu). Ĉi tiu estas mia traduko de traduko en finna lingvo:

Mi amas mian landon, mi amas mian ejdzinon, mi amas mian hundon

Mi estas membro preskaŭ en ĉio, mi estas preskaŭ superviro, sed mi ne eniĝas al bataloj

La tuta korto scias mian konvikton

Mi estas servisto de la popolo

Mi havas preskaŭ ĉion: homan indon kaj honoron kaj eĉ huraojn

La popolo donis al mi propran flugmaŝinon. Kial ne? Mi havas rajton al ĝin

Al mia ventro, ĝuste ĉi tien, mi fariĝos tatuaĵon

Servisto de la popolo

...
La vortoj rakontas nature pri koruptitaj politikistoj kaj oficialuloj.

Servisto de la popolo estas satirkomedioserio.

En ĝi estas en ĉefrolo ukraina aktoro kaj komediiste Volodomir Zelenskii. Ri aktoras historioinstruiston de gimnazio, Vasili Petroviĉ Goloborodko, kiu unufoje en privata situacio malfermas sin koron pri tio, kion ri opinias pri korupto de la lando. Tamen unu de ria lernantoj filmas la malfermon. La video iĝas "virusa".

Goloborodko finiĝas poste entrepreni al prezidantkandidato kaj al surprizo de ĉiuj ri iĝas elektita al la ofico.

Oni faris la serion je tri produktsezonoj el jaro 2015 ĝis 2019, kaj oni publikigis filmadapto en jaro 2016.

La serio iĝis tre favorata in Ukrainujo.

Zelenskii decidis entrepreni al prezidantkandidato.

Je jaro 2016 eksistis partio nomita Partio de decidante ŝanĝo. Je decembro de jaro 2017 al nova nomo de la partio iĝis Servisto de la popolo.

Je decembro de jaro 2018 oni farigis Volodomir Zelenskii la prezidantkandidato por elektado de la sekvanta jaro. Ri superis ĝin klare.

En sia inaŭgurparolo je 21a de majo je 2019 Zelenskii solvigis la parlamento kaj anoncis, ke antaŭtempa parlamentelektado estus 21a de julio je la sama jaro.

La partio Servisto de la popolo faris bone en la elektado.

Oni estas priskribinta la partion centrista, liberala kaj popolista.

Prezidanto Zelenskii finiĝis al malfacila situo, kiam Rusujo komencis simplan nekaŝintan militon kontraŭ Ukrainujo – ĝi estis militinta tie kaŝinte ĉirkaŭ ok jaroj antaŭ ĉi tiu – je 24a tago de februaro je jaro 2022. Ria plej grava tasko estas nun la defendo de sendependeco de Ukrainujo kaj liberala kaj naciisma principo de nacia memdetermino.

En komenco de la kuranta fazo de la milito la okcidento estis oferinta rifuĝon al prezidanto Zelenskii. Ri respondis, ke ri ne bezonas rifuĝon sed pafaĵojn.

Okcidentaj landoj estas donacinta abundon da materia helpo al Ukrainujo.

Argumentoj de diktatoro Putin de Rusujo al la atako ŝajnas iluzioj: elimino de nazios de Ukrainujo, minaco de defendunio NATO al Rusujo tra Ukrainujo, tio ke ukrainoj ne ekzistas kiel aparta popolo, kaj genocido de rusoj en Ukrainujo. Sed ekstremdekstristoj en la ukraina parlamento ne eĉ havas deputon kaj la prezidanto de la lando Zelenski estas judo, NATO povas minaci nur atakanton kaj Ukrainujo ne eĉ estis membro de NATO, la ukrainoj estas testinta per ilia insista defendo, ke ili volas esti sia propra popolo, kaj oni ne estas detruinta rusajn civilulojn en maso aŭ unuopoj en Ukrainujo.

Sed la milito de rusoj estas estinta kruela.

Ĝis nun Ukrainujo estas mastruminta en la milito surprize bone.