Eduard Bernstein (1850-1932) estis germana socialdemokratisma
teoriisto kaj politikisto.
En Germanujo estis en fino de jarcento 1800 aktuala la
diskuto pri tiel nomita revizio de marksismo. En la diskuto
estis kazo pri tio, ĉu malpravis aû povis la establanto de
socialdemokratismo Karl Marx
(1818-1883) malpravi en iaj aferoj. Bernstein mem
pensis tiel, ke Marx estis estinta kiel pli juna en siaj
politikaj pensoj pli malmatura kaj ke kiel pli olda la viro
estis iĝinta pli racia.
Plej menciinda kaj plej konita verko de Bernstein estas je
jaro 1899 publikigita Die Voraussetzungen des
Sozialismus und die Aufgaben der Sozialdemokratie
("Premisoj de socialismo kaj taskoj de socialdemokratismo"),
kiu kompilis precipajn tezojn de reviziismo.
En sia libro ri prezentis, ke kontraŭ la doktrinoj de
marksismo kapitalismo vere ne estis sur vojo al fina
krizo, sed la krizoj estis malgrandiĝe. Ri prezentis, ke
posedo ne estis koncentriĝe al malgranda kapitalista elito, sed
kontraŭe ĝi estis malkoncentre al pli granda aro da homoj. Ri ankaŭ kritikis en sia verko la teorion de laborvaloro de
Marx.
Aldone ri prezentis, ke estas maprudenta supozi, ke la
ŝtato kaj komumumoj povus posedi ĉiujn entreprenojn. Ri
proponis, ke konsumkooperativoj estus subteninda afero. Ili
estus ĉiukaze laŭ komuna avantaĝo, kvankam ili estus
privataj.
Bernstein kredis, ke cirkonstancoj de proletaro boniĝus laŭ
tempo. La viro estis liberala socialisto, kiu kredis, ke
socialismo devas konstrui sian lukton sur universalajn
liberrajtojn de liberalismo. La tasko de socialismo estis
plivastigo de area de libereco en socioj. Ĉi tio okazus
inter la burĝa demokratio. Oni ne bezonus violentan
revolucion. Bernstein kredis je morala trabatforto de
socialismo. Ankaŭ en tio ri diferencis el la doktrinpatro
Marx, kiu malestimis ĉiun moralismon.
Bernstein ankaŭ anoncis, ke ri opinias, ke la marksista
dialektika estas priskriba teorio, sed oni ne povas uzi ĝin
kiel bazo por socialaj prognozoj.
Aldone ri malfiksis socialdemokratismon el kredo je senŝtata
ideala socio nomita komunismo, kiu venus post
socialista interepoko kaj kiu gutus lakton kaj mielon.
Oni povas rigardi Bernstein'en kiel senvestiganto de marksismo
el utopiismo.
La libro Die Voraussetzungen des Sozialismus und die
Aufgaben der Sozialdemokratie havis grandan efekton al
estonto. Post la unua mondmilito okazis la fina dividiĝo de marksismo
al du: bernsteina socialdemokratismo, kaj marksismo-leninismo aŭ
komunismo, kiu principe kredis je violenta revolucio.
Mi mem legis la libron [tradukita al la finna lingvo], kiam mi estis pli
juna, kaj ekde tio mi estas admirinta raciecon de la prezento de Bernstein.
La prezidanto de Finnujo Mauno Koivisto (en ofico 1982–1994) iĝi konita en Finnujo pri tio, ke li malkaŝis sin bernsteina socialdemokratisto. Ri kutimis ripeti konitan sentencon de Bernstein:
La fina celo de socialismo, kio ĝi estas, signifas nenion. Movo estas ĉio.